Pan', vin humilaj rompas ĉiutage jam gajaj, se al ili vi ne mankas. Ho, kia rekompenc' ol vi pli sanktas, se varme venas vi el forn' postbake. Vi same blondas sur tabul' modesta, kaj ĉe-orvazoj, ĉar en vi kuniĝas ja ĉia riĉ'; eĉ se plej pompe riĉas la tablo, ĝi ne hontas vin, krudvesta. Filo de l' sun', radion vi donacas al ĉiu dom'; sur frunt' de laboristo, gajninta vin honeste, vi rebrilas. Sed plej vi lumas, kiam voje lacas la almozulo kaj el la tornistro ĉe rando de fonteto vin eltiras. |